Izotopoj de skandio

Nature okazanta skandio (Sc) estas komponita el la sola stabila izotopo 45Sc.

La norma atompezo estas 44,955912(6) u.

Estas konataj 13 radioaktivaj izotopoj de skandio. La plej stabilaj el ili estas 46Sc kun duoniĝotempo 83,8 tagoj, 47Sc kun duoniĝotempo 3,35 tagoj kaj 48Sc kun duoniĝotempo 43,7 horoj. Skandio havas ankaŭ multajn izomerojn, la plej stabila el ili estas 44m2Sc kun duoniĝotempo 58,6 horoj.

La konataj izotopoj de skandio estas ekde 40Sc ĝis 54Sc. La ĉefa maniero de disfalo de izotopoj pli malpezaj ol la stabila 45Sc estas elektrona kapto kaj tiel la produktoj de la disfalo estas izotopoj de kalcio. La ĉefa maniero de disfalo de izotopoj pli pezaj ol la stabila estas beta eligo kaj tiel la produktoj de la disfalo estas izotopoj de titano.


Developed by StudentB